Ribelo sur la Bounty

La Bounty estas forlasita de Bligh kun kelkaj lojaluloj

La ribelo sur la Bounty [baŭnti] estas fama ribelado kiu okazis la 28an de aprilo 1789, la historio de la oficiro Fletcher Christian kaj parto de la maristaro de Brita Reĝa Mararmea ŝipo kiuj ribelis kontraŭ la ŝipestro William Bligh.

La misio de la Bounty estis transporti plantojn de panfruktoj de Tahitio al la Kariba Insularo. La fruktoj estis destinitaj kiel malmultekosta manĝaĵo por la sklavoj kiuj laboris en la plantejoj de sukerkano.

Vidu ankaŭ: Pitkarna Insulo

Mapo de la movadoj de la Bounty en la Pacifiko, 1788–1790
  •  Vojaĝo de la Bounty al Tahitio kaj la loko de la ribelo, la 28-an de aprilo 1789
  •  Movoj de la Bounty post la ribelo, sub komando de Christian
  •  Direkto de la vojaĝo de Bligh kun malferma boato al Kupango
  • Panfrukto
    Transplantado de panfruktarbetoj de Otaheite en la fono William Bligh

    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Tubidy